Sin categoría

Andaluzio estas unu el la plej varmaj regionoj en la tuta Eŭropo.  La klimato esas tipe mediteranea, tio estas: sekaj kaj varmaj someroj kaj poste vintroj kun mildaj temperaturoj kaj ne-regula pluvado.  Unu el la plej famaj karakterizaĵoj de la andaluza klimato estas la lumo, tio ŝuldiĝas al la granda kvanto da sunaj horoj kio helpas sendube al la andaluzoj esti gajaj kaj akceptemaj.

La andaluzoj kaj niaj vizitantoj ĝuas grandan ekologian riĉecon.  La plej altaj pintoj en la Ibera Duoninsulo troviĝas en Sierra Nevada, apud Granado kaj ankaŭ apud ĝi estas eble vidi kaj ĝui ombrajn arbarojn, vulkanajn dezertojn kaj longegajn marbordojn.

 

Andaluzio havas grandan reton de Naturaj Lokoj (pli ol 80) kaj tio estas preskaŭ la 18% el la teritorio.  Do, Andaluzio troviĝas sur la unua loko en la  defendo de la ekologia riĉeco en la tuta Hispanio.

Nacia Parko en Donjano.

La plej grandan parton el tiuj naturaj lokoj okupas la Nacia Parko de Donjano, proklamita de UNESKO “Rezervejo de la Biosfero”.  Aliaj 22 naturaj parkoj troviĝas en montaraj, arbaraj kaj marbordaj areoj.  Ĉe la Naturaj Parkoj de Grazalemo, Sierra de las Nieves kaj Sierra Bermeja estas eble vidi arbarojn de abioj, temas pri la solaj arbaroj en la tuta mondo kie troviĝas ĉi tiu antikvega arbo. 

 Aliaj lokoj deklaritaj kiel “Naturaj Rezervejoj” (entute 28) estas humidaj lokoj, malpligrandaj ol la parkoj, sed tre gravaj pro la floraro kaj bestaro sur ĝi loĝantaj, ĉefe se oni parolas pri birdoj.  La malplej grandaj naturaj protektataj lokoj estas la “Naturaj Areoj” (entute 31) ekz. la Torcal en Antekero aŭ la dezerto en Tabernas (Almerio), la sola dezerto en la eŭropa kontinento.

“TORCAL” en Antekero

Do, el la marbordo en Almerio, la Tropika Marbordo en Granado, la Suna Marbordo en Malago ĝis la Luma Marbordo en Kadizo kaj Onubo, estas eble ĝui la kvaliton kaj varmecon de la akvoj kaj la suno, kaj tio helpas la elekton de Andaluzio kiel unu el la preferajn vizitindajn lokojn por la turistoj de la tuta mondo.

Dezerto en Tabernas (Almerio)

Tags:

No responses yet

Deja una respuesta

Tu dirección de correo electrónico no será publicada. Los campos obligatorios están marcados con *

Latest Comments

No hay comentarios que mostrar.