Andaluzio: arto kaj kulturo

La granda kultura heredaĵo de Andaluzio estas rezulto de la miljara historio de Andaluzio. La Alhambro en Granado, la Moskeo en Kordovo aŭ la Hiraldo kaj la antikva kvartalo en Sevilo estas havaĵo de la tuta homaro, laŭ deklaro de UNESKO, krome sur preskaŭ ĉiuj vilaĝoj kaj urboj de Andaluzio estas reprezentataj la plej bonaj momentoj de la arta vivo de Andaluzio tra ties historio.

Moskeo en Kordovo

La brilaj arkitekturoj islama, renesanca kaj, ĉefe, baroka reprezentataj en konstruaĵoj, kasteloj, fortresoj kaj monaĥejoj, starigitaj tra la andaluzia geografio, pliriĉigas la grandan andaluzan heredan havaĵon.  Andaluzio estas la patrujo de Velazquez, Murillo kaj Picasso, inter aliaj, kaj ĝi disponas pri pentraĵoj, skulptaĵoj, juveloj, bildoj kaj arkeologiaj restaĵoj en ties katedraloj, muzeoj, preĝejoj, monaĥejoj kaj palacoj, kiuj utilas kiel gardantoj de nia arta riĉeco.  Eĉ en la plej fora kaj izolita vilaĝo estas eble trovi unuarangan preĝejon aŭ ĉef-pentraĵon.  La diverseco de festoj en Andaluzio estas tiel granda kiel ties geografio, kaj la kalendaro estas kiel enciklopedio kie aperas rezumitaj la arto kaj la kutimoj de la andaluzaj vilaĝoj.

Diego Velázquez, kreanto de la fama pentraĵo “Las Meninas”

La unua festo en la jaro estas la karnavalo, kiam ironie kaj humore la reala vivo renversiĝas.  Dum la Pasko eliras el la preĝejoj la religiaj bildoj kaj la krucoj en la monato majo unuiĝas festo kaj religio.

Religia procesio en Sevilo dum Pasko

En ĉiuj festoj elstariĝas la gastronomio.  Estas mondkonataj la vinoj de Andaluzio, ĉefe la ŝereo. La stufaĵoj, la fiŝoj, la ĉas-viando, la legomoj, la supoj, la porkaĵoj kaj la dolĉaĵoj formas la esencon de la andaluzia gastronomio, heredanto de la al-andalusa kulturo.

Mondkonataj estas ankaŭ la ceramiko kaj la potist-arto, ankaŭ ne eblas forgesi la juvelojn kaj la metalaj artefaritaĵojn.

Bongusta kordova salmoreho, farita el tomato, pano, oliv-oleo kaj ajlo