ANDALUZIO, via celo !

El la geografia vidpunkto Andaluzio estas unuiĝ-punkto inter du kontinentoj: Afriko kaj Eŭropo, kaj ponto inter la Atlantika Oceano kaj la Mediteranea Maro.  Kun siaj 87.286 kvadrataj kilometroj Andaluzio estas la dua aŭtonoma komunumo pli granda en Hispanio.

.

Andaluzio el la satelita vidpunkto

En la orografio de Andaluzio ni devas elstari la valon de la rivero Gvadalkiviro kaj la montarojn de Sierra Morena, norde de Andaluzio, kaj la Betika Montaro, suden.  La rivero Gvadalkiviro kreis fruktodonan valon kiu ricevas la nomon de la rivero mem.  Ĉi tiu rivero, kaj ĝia alfluanto la rivero Ĝenilo, estas la fundamenta akso en la geografio de Andaluzio. Ekde ĝia naskiĝo la “Granda Rivero”, jen la traduko el la araba de la nomo “Gvadalkiviro”, en la Siero Kazorlo, ĝis la fino en la Parko Donjano, la rivero Gvadalkiviro estas vivo-fonto ĉe la tero kiun ĝi trapasas.

Rivero Gvadalkiviro en la urbo Sevilo.

La 50% el la andaluzia teritorio estas montara, la triono de la teritorio plialtiĝas ol 600 metroj kaj ĉe 46 montoj superas 1.000 metrojn alte.  La plej altaj montoj estas tiu de la Penibetika Montaro: Mulhacen kaj Veleta en Sierra Nevada.

Se oni parolas pri komunik-linioj, rilate la fervojon la stela trajno estas la AVE (Hispana Granda Rapideco), kiu estas kapabla komuniki Madridon kun la urboj Kordovo, Malago kaj Granado.

Rapida trajno pasas apud la kordova vilaĝo Almodovar del Río kaj sub ties belega kastelo.

Rilate aŭtovojojn en Andaluzio ekzistas pli ol 24.000 kilometroj por aŭtomobiloj.  Se oni parolas pri aer-komunikoj en Andaluzio ekzistas diversaj flughavenoj, du el ili estas internaciaj, tiuj de Malago kaj de Sevilo, kiuj komunikas Andaluzion kun la ĉefaj hispanaj urboj kaj kun aliaj de Eŭropo kaj de la cetera mondo.

Pro laa strategia loko kiun okupas Andaluzio en la Atlantika Oceano kaj en la Mediteranea Maro ĝi posedas ankaŭ gravajn mar-havenojn.  La plej grava inter ili oni troviĝas en Alheciro.  Aliaj havenoj en Onubo, Kadizo, Malago kaj Almerio estas bazoj por maraj transport-linioj kaj por fiŝkapt-ŝipoj.

Malaga flughaveno