Welcome

Say hello to the toggle bar. This is an optional section you can use to display any content you'd like. Simply select a page from the theme panel and the content of the page will display here. You can even use the drag and drop builder to create this! This is a perfect place for your company mission statement, alerts, notices or anything else.

Get In Touch

Email: support@total.com
Phone: 1-800-Total-Theme
Address: Las Vegas, Nevada

Our Location

Dokumentfilmo produktita de la Andaluzia Registaro mencianta Esperanton

En la jaro 2012 la Departmento pri Kulturo de la Andaluzia Regitaro kaj la Andaluzia Instituto por Virinoj prezentis ĉe la Filmoteko de Andaluzio, sidejo en Kordovo, la dokumentfilmon “Pilar Sarasola, una mujer contracorriente” (Pilar Sarasola, ne-ordinara virino). Pere de ĉi tiu filmo oni deziris omaĝi tiun virinon kiu estis la vivdino de la fondinto de la plej grava libro-vendejo en Kordovo, S-ro Rogelio Luque, ĉefrolulo en la kordova kulturo dum la 2-a kaj 3-a jardeko de la 20-a jarcento kaj elstara esperantisto.  La librovendejo Luque estis dum tiuj jaroj (1920-1936) la sidejo de la Kordova Esperanto-Asocio kaj Rogelio Luque mem la UEA-delegito en Kordovo kaj secretario de la Andaluzia Esperanto-Federacio. 

Rogelio Luque mortis pafita dum la unuaj tagoj de la civila hispana milito en la jaro 1936, sub la akuzo, ke li estis propagandisto de liberacanaj ideoj.  Do, post la morto de Rogelio Luque, la vivdino Pilar Sarasola daŭre subtenis, kontraŭ ĉiuj kaj preskaŭ senhelpe, la librovendejo de sia edzo.  Sciantaj pri la rilatoj inter Rogelio Luque kaj la esperanto-movado, la reĝisoroj de la dokumentfilmo kontaktis kun Andaluzia Esperanto-Unuiĝo cele la pruntedonadon de dokumentoj pri esperanto kaj Rogelio Luque. La dokumentfilmo estas nun videbla che interreto, do ni invitas al ĉiuj spekti ĝin ĉe la adreso https://vimeo.com/46749919 . 

La tuta filmo estas belega dokumento pri la laboro de elstara virino, defendanto de la kulturo kaj la solidareco, ankaŭ estas eble pere de la filmo vidi la urbon Kordovon de tiuj jaroj.  Kompreneble esperanto estas menciata dum la filmo, ĝuste sur la jenaj momentoj:

Minuto 03:18 unua mencio al esperanto

Minuto 05:24 mención pri la amikeco de Rogelio Luque kun alia elstara esperantisto Francisko Azorín Izquierdo.

Minuto 07:50 ampleksa mencio kaj abundaj bildoj pri la esperanto-agado de Rogelio Luque.

Minuto: 43:42, oni dankas la kunlaborantojn, inter ili la “dokument-havanto” de esperanto José Rodríguez (José María Rodríguez Hernández”

Ni invitas ĉiujn vidi ĉi tiun dokumentfilmon.

Ligo: https://vimeo.com/46749919

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *