ANDALUZIO, via celo !
ANDALUZIO estas lando sude de Hispanio kaj de Eŭropo. El la administracio vidpunkto ĝi estas aŭtonoma komunumo de la hispana regno, do ĝi havas sian propran registaron, parlamenton kaj simbolaron. Andaluzio estas la komunumo en Hispanio kun plej da loĝantoj (8 milionoj). Historie ĝi estis la “Ĝardeno de la Hesperidoj” vizitita de Heraklo kaj ankaŭ ĉi tie troviĝis Tarŝiŝo, tero kiu originis la faman miton de la Atlantido. En Andaluzio, oni trovas grandegan ekologian diversecon. Ĉi tie oni povas ĝui montarojn kun abundo de neĝo en Granado, arbarojn en Jaeno, longajn paradizajn plaĝojn en Malago, Kadizo, Granado kaj Onubo, en Almerio eĉ estas eble trovi dezertojn, la solaj en Eŭropo. Pro tio Andaluzio estas la plej turismeca komunumo el Hispanio. El la historia vidpunkto ĉi tie sidejis fenicoj, tarŝiŝoj, iberoj, romianoj, poste alvenis araboj kiuj fondis la islaman regnon Al-Andaluso en preskaŭ la tuta Ibera Duoninsulo, kies ĉefurbo estis Kordovo. Poste kastilianoj konkeris ĝin kaj ĝi estis la elir-punkto cele la eltrovon de nova kontinento: Ameriko. Nuntempe Andaluzio estas vigla lando kies ĉefaj ekonomiaj rimedoj estas la ter-kulturado, la turismo kaj la industrio.
Leer más