Andaluzio: turismo

Amuziĝi en Andaluzio, lerni, sporti, plene ĝoji la Naturon, ripozi aŭ agrable pasigi la tempon ĉe trankvila etoso estas je la dispono de ĉiuj vizitantoj en Andaluzio.

Ekzistas novaj manieroj turismi, ekz. promenadi tra la kamparo, tendumi aŭ atente observadi la bestojn kiuj kreskigas la ruran turismon en nia lando.  La reto de termo-banejoj kaj klinikoj estas bona ekskuzo por prizorgi la sanon.

Se oni parolas pri sportoj oni devas memori, ke Sierra Nevada en Granado estis la sidejo de la Internaciaj Ĉampionado de Skio en la jaro 1996, ke la Suna Marbordo en Malago disponas pri la plej granda kvanto da golfo-terenoj en Eŭropo, kaj ankaŭ, ke ekzistas granda kvanto da teniso-ludejoj bone ekipitaj.

Skio en Sierra Nevada (Granado)

Oni povas ankaŭ praktiki la ĉasadon kaj la fiŝkaptadon tra la tuta andaluza geografio.  Tiuj kiuj amas la ĉevalojn trovos en Andaluzio sian paradizon, ĉar ĉi tie estas eble rajd-lerni aŭ simple rajd-promenadi tra la kamparo.  Krom ĉi ĉio oni ne devas forgesi tiujn novajn risk-sportojn kaj agadojn, kiel la grimpadon la aer-sportojn aŭ la speleologion.  Ni eĉ disponas en Jerezo pri internacia aŭtodromo kie eblas vidi internacian ĉampionadon de motorcikloj.

Motorcikloj en Jerezo

La tradicia turisma substrukturo de la marbordo ebligas praktiki akv-sportojn kiel la akvo-skiadon, la velŝip-navigacion kaj la subakvan esploradon.

Tabulvelado en Caños de Meca (Kadizo)