Calixto Sánchez Marín naskiĝis en la sevila vilaĝo Mairena del Alcor en la jaro 1947. Tiu vilaĝo estis la naskiĝ-loko de unu el la plej konataj flamenkaj kantistoj Antonio Mairena. Lia patro regis trinkejon kaj tie mem li komencis kanti antaŭ malgranda publiko, tiu sama publiko kuraĝigis lin partopreni en loka flamenka konkurso, kie li atingis la unuan premion kiam li estis 18-jaraĝa.
Depost tiam, li ofte partoprenas en tiaj konkursoj kaj en la jaro 1972 li atingis la unuan premion en la flamenka konkurso okazinta en Granado. En la jaro 1974 aperis lia unua disko, sub la titolo “Estilos Flamencos” akompanita de la gitaristo Melchor de Marchena. Komence de la 80-a jaroj li ĉeestis la Flamenkan Konkurson de Sevilo, kune kun aliaj jam konsideritaj majstroj de la flamenko, kiel Fosforito, Curro Malena, José de la Tomasa. Tiam li atingis la Giraldillo del Cante, la plej prestiĝa premio de tiu konkurso.
En la jaro 1984 aperis lia disko “De los Alcores a Granada”, akompanita de Pedro Bacan ludanta gitaron. La plej grava originalaĵo de tiu disko, estas la fakto, ke Calixto Sanchez uzis por siaj kantaĵoj tekstojn de la kadiza poeto Rafael Alberti. Tio mem li faris en la jaro 1987 en sia disko “Calle Ancha”, kie li muzikis tekstojn de Antonio Machado. Estas necese elstari la fakton, ke Calixto Sanchez estas instruisto. En la jaro 1985 ĉe la Sevila Universitato li regis kurson pri flamenko kaj li kunverkis la libron “Alproksimiĝo al la instruado de la flamenko”, speciale verkita por la andaluziaj instruistoj pretaj instrui la flamenkan arton ĉe la lernejoj. Kvankam Calixto Sanchez estas konsiderata kiel tradicia kantisto, oni ne devas forgesi lian kreeman faceton. Li posedas potencan voĉon kapabla kanti per preskaŭ ĉiaj flamenkaj stiloj. De la jaro 1996 ĝis 2001 li estris la Andaluzan Centron de Flamenko. En la jaro 2011, li sciigis sian deziron ne partopreni en pliaj flamenkaj festivaloj.