Rafael Ramos Antúnez naskiĝis en Jerezo en la jaro 1893 ene de cigana familio konata kiel la familio Frijones. En tiu etoso estis eble spiri la flamenkan arton, tiel du el siaj fratinoj Luisa la Pompi kaj Manuela la Sorda estis elstaraj flamenkaj kantistinoj. Rafael laboris dumtage en la kamparo kaj nokte li kantis en flamenkaj trinkejoj de Jerezo, unu el la plej gravaj luliloj de la flamenka arto.

“El niño gloria”
Aŭskultu lin en Jutubo
Baldaŭ oni diskonigis la famon de tiu juna jerezano kiu kantis superbe kristnaskan flamenkan kantaĵojn, en unu el ili ripetiĝis ofte la vortoj niño (infano) kaj gloria (gloro), tiel li ricevis en la flamenkaj rondoj la krom-nomon “El Niño Gloria”. El Jerezo li marŝis en Sevilon, Madridon kaj Barcelonon, tie li partoprenis en samaj spektakloj kun la plej famaj flamenkaj kantistoj. Li estis ege konata ene de la flamenka mondo dank’al la fandangoj kaj ĉefe al bulerioj, kiujn li adaptis laŭ persona stilo kiu ekde tiam nomiĝas “las bulerías del gloria” (bulerioj de la infano gloro).
La flamenka dinastio de la familio ne finiĝis kiam Rafael “el Niño Gloria” forpasis en Sevilo en la jaro 1954, tiel lia nepo Vicente Soto “Sordera” nuntempe estas unu el la plej konataj flamenkaj kantistoj en Hispanio.
Fandangoj de “El Niño Gloria”
De via am’ sklavo humila
mi ne povas esti, laŭ vi deziras;
sklavo via mi estos plezure
se vi al mi tutklare diras,
ke mi estas via amo nure.
****
Venos al vi iam la tago
kiam pro mia am’ vi larmos plore;
kun plorego tiel vast-mara,
ke vi abomenos horore
tiun al vi en la mond’ plej kara.