FERNANDA DE UTRERA

Oni diras, ke Fernanda de Utrera estas monumento de la flamenka arto, temas pri kantistino malfacile superebla kaj modelo por ĉiuj junaj flamenkaj kantistinoj kiuj celas esprimi profundecon kaj senton.

Fernanda Jiménez Peña, ido de la flamenka familio Los Pininis, naskiĝis en Utrera en la jaro 1923 kaj forpasis ankaŭ en sia naskiĝ-loko en la jaro 2006.  Fernanda, kiu ofte kantis apud sia fratino Bernarda, ludis la soleá-kantaĵoj kaj en tiu stilo neniu egalis ŝin.  Ŝi, jam dekjaraĝa, elstaris okaze de familiaj renkontiĝoj, tiam oni lernis la flamenkan kantadon nur pere de la ofta aŭskultado.

FERNANDA DE UTRERA
Spektu ŝin en jutubo

La granda flamenka kantisto Antonio Mairena sukcesis konviki la patron de Fernanda kaj Bernarda, do, ili povis daŭrigi sian flamenkan instruadon.  En la jaro 1957 ili kantis en Madrido kaj en 1964 eĉ en Nov-jorko.  Konata anekdoto pri tiu vojaĝo en Amerikon: Fernanda, kvankaam kvardekjaraĝa, ne kuraĝis diri al sia patrino, ke ŝi devis vojaĝi en Amerikon, do ŝi informis, ke temis nur pri vojaĝo en Barcelonon.

Fernanda atingis la plej altrangajn premiojn, tiel la unua prmio de la Nacia Konkurso de Flamenka Arto en Kordovo en la jaro 1957, la Konkurso de Mairena del Alcor en la jaro 1966, la Nacia Premio de la Flamenkologia Katedro en la jaro 1967 kaj la prestiĝa premio “Compás del Cante” en la jaro 1989.  Kiel dirite, ŝi regis la plej popularan kant-stilon de la vilaĝo Utrera, la soleá, tamen ŝi ankaŭ ludis perfekte aliajn kantaĵojn, kiel la bulería.

Ekde la jaro 1970 Fernanda de Utrera jam ne kantis publike, bedaŭrinda malsano devigis al ŝi resti hejme, malgraŭ tio ŝi aperis en la jaro 1994 ene de la filmo de Carlos Saura “Flamenco”.  Tiam estis eble aŭskulti ŝiajn lastajn soleás per ŝia vundita voĉo.