Juan Carmona “El Habichuela”

Juan Carmona Carmona naskiĝis en Granado en la jaro 1933, li apartenis al grava flamenka dinastio, kiun komencis lia avo konata kiel “Habichuela el Viejo”, Juan Carmona prenis la kromnomon de sia avo kaj tiel li estas konata kiel “Juan  Habichuela”. 

Unuamonente, li estis flamenka dancisto, tamen lia patro, José Carmona, kune kun alia granada gitar-ludisto “El Ovejilla” instruis al li la arton ludi la flamenkan gitaron.  La fama flamenka dancisto Mario Maya enirigis lin en sia kompanio, kaj dank’al tio en la jaro 1956 li ekludis en Madrido.  Tie, li akompanis kun sia gitaro al la plej gravaj flamenkaj kantistoj de la 20-a jarcento.  Li eĉ ludis en Novĵorko en la jaro 1964, akompanita de la kantisto Fosforito kaj la dancistino Manuela Vargas.  En la jaro 1974 li ricevis premion okaze de la Nacia Konkurso de Flamenka Arto okazinta en Kordovo.  Tamen, malgraŭ ĉi ĉiuj sukcesoj li ne sonbendigis sian unuan diskon ĝis la jaro 1999 sub la titolo “Juan Habichuela. De la Zambra al Duende”.

Juan Carmona “El Habichuela”
Spektu lin en Jutubo

 Laŭ la aserto de flamenkaj fakuloj, la plej grava karaktero de la gitar-akompanado de Juan Habichuela estas la humileco de lia ludado apud la kantisto,  Juan Habichuela donas la unuan rangon al la kantisto, li nur akompanas lin, kvankam li ne dubas zorgeme helpi la kantiston pere de la notoj de sia gitaro.  Li estas granda majstro se oni parolas pri la komenco de la ludado, kiam la kantisto devas trovi la ekzaktan sekundon por ekkanti.

            Unuanime agnoskita kaj respektata inter ĉiuj flamenkaj artistoj kaj konsiderita kiel la plej bona gitaristo ene de la flamenka mondo, Juan Carmona “El Habichuela” forpasis en la jaro 2016.