Juan Peña “El Lebrijano”

Juan Peña Fernández naskiĝis en la sevila vilaĝo Lebrija, pro tio li estis konata ene de la flamenka etoso kiel Juan Peña El Lebrijano (prononcu: Huán Penja El Lebrihano).  Li naskiĝis ĉe cigana familio, tie oni spiris flamenkan etoson ĉiuloke, lia patrino estis María Fernández Granados, konata kiel María La Perrata, ŝi devenis el unu el la familioj plej konata ene de la flamenka mondo.

Juan Peña “El Lebrijano”
Spektu lin en Jutubo

Unuamomente Juan ludis ankaŭ kiel gitar-ludisto, tiel lia premiero okazis kiam li akompanis al la kantistino La Paquera de Jeréz en la jaro 1950, li estis la gitar-ludisto.  Tamen, post atingi la unuan premion en la flamenka konkurso de la jaro 1964 kiel kantisto, li fine dediĉis komplete al la kantado.

La plej grava kontribuo de El Lebrijano al la flamenka arto estis siaj konstantaj pruvoj unuigi flamenkon kaj simfoniaj verkoj.  Alia karakterizaĵo de lia kantado estis la uzo de paroloj verkitaj de literaturaj verkistoj, tiel en la jaro 1972 li surbendigis la diskon “La Palabra de Dios a un gitano” (La Vorto de Dio al cigano), la aŭtoroj de la tekstoj estis poeto Félix Grande.  Pere de tiu disko li kantis la tragedian historion de la ciganoj en Hispanio.

          Li konis profunde la plej puran originon de la flamenka kantado, tiu kiu  estas  konata  kiel  la  “ortodoksa flamenko”, tamen  li  alvenigis

ankaŭ novajn stilojn.  Li surbendigis diskon kun la Al-Andalusa Orkestro de Tanĝero en la jaro 1985, tiam li diskonigis la arabajn radikojn de la flamenka arto.  Okaze de pliaj diskoj kiel Casablanca (1998) kaj “Puertas Abiertas” (Malfermitaj Pordoj) de la jaro 2005, li kunlaboris kun marokaj artistoj.

          Li estis la unua flamenka kantisto ludanta ĉe la Reĝa Teatro en Madrido, tio okazis en la jaro 1979 kaj tiam oni diris, ke la templo de la plej alt-kvalita arto malfermis siajn pordojn al populara arto kiel la flamenko.  Ofte li ankaŭ kantis en universitatoj.  Li estis lerta esploristo de la origino de la flamenko kaj li ĉiam plendis pro la fakto, ke, laŭ li, ne ĉiuj novaj flamenkaj kantistoj deziris esplori kaj koni la antikvajn radikojn de la plej pura kantado.

          Li surbendigis sian lastan diskon en la jaro 2008, temis pri Cuando Lebrijano canta se moja el agua (Kiam Lebrihano kantas malsekiĝas l’akvo).  La titolo de la disko, kaj ankaŭ la verkisto de tekstoj en kelkaj kanzonoj, apartenis al la nobel-premiito Gabriel García Márquez.  Juan Peña forpasis en la jaro 2016, en  2019 oni kreis fondaĵon por memorigi la flamenkan la kulturan riĉecon de unu el la plej puraj kantistoj en la flamenka arto, kiu samtempe renovigis ĝin.