1-a Ĉapitro
Ĝeneralaj Disponoj
Artikolo 1. Pri la nomo.
Oni fondas la Veksilologian Esperantistan Organizon VENTO, hispan-lingve “Asociación Vexilológica Esperantista VENTO”. Temas pri kultura kaj scienca societo aranĝita surbaze de la artikolo 22-a de la Hispana Konstitucio, la Leĝo 1/2002, de la 22-a de marto, pritraktanta la rajton je asociiĝo kaj cetera leĝaro kaj reglamentoj aprobitaj por disvolvi tiun leĝon. La asocio sin aranĝos laŭ la jena statuto.
Artikolo 2. Pri la agad-loko.
La asocio VENTO disvolvigos siajn agadojn internaci-nivele.
Artikolo 3. Pri la celaro.
Ĉi tiu asocio celos diskonigi kaj stimuli la studadon de la veksilologio aŭ flagoscienco ene de la Esperanto-movado.
Artikolo 4. Pri la neŭtraleco.
VENTO estas tute sendependa de kiu ajn politika movado, entrepreno aŭ religio. La sola apogo de la asocio rilatas al la Internacia Deklaro de Homaj Rajtoj.
Artikolo 5. Pri la domicilo.
La domicilo de la asocio troviĝas en la urbo Kordovo, hispanlingve Córdoba, sur la strato … (En ĉi tiu artikolo oni sciigas al la Hispana Administracio pri la adreso de la Asocio. Pro la fakto, ke temas pri privata adreso kies nura celo estas plenumi la leĝan devon deklari konkretan domicilon, oni konsideras pli oportune ne diskonigi ĝin en interreto. )
2-a Ĉapitro
Membraro
Artikolo 6. Pri la rajto esti membro.
Ĉiuj plenaĝuloj kiuj interesiĝas je la celo de la asocio rajtas esti membro. Se ne-plenaĝulo deziras aliĝi al la asocio, la patr(in)o aŭ la leĝa kuratoro devos permesi tion. La aliĝ-peto de ĉiu membro devos esti akceptita de la estraro antaŭ la oficiala aniĝo.
Artikolo 7. Pri la ĉeso de membro.
La aniĝo de membro de la asocio okazos kiam:
- Volonte tion petos la membro antaŭ la sekretariejo de la asocio.
- Ne-plenumo de la statuto aŭ de decido de la asambleo
Artikolo 8. Rajtoj de la membro.
Ĉiuj membroj rajtas:
- Partopreni en la agadoj de la asocio, aparteni al la estraro nur se temas pri plenaĝulo, voĉdoni kaj ĉeesti la ĝeneralan asembleon.
- Esti informita de la identeco de tiuj, kiuj apartenas al la estraro.
- Koni la dokumentaron de la asocio.
Artikolo 9. Pri la devoj.
Ĉiuj membroj devas:
- Akcepti la celojn de la asocio kaj kunlabori por ties atingo.
- Pagi la kotizojn, se tiuj estas aprobataj de la ĝenerala asembleo.
- Akcepti kaj plenumi la decidojn valide aprobitajn de la estraro kaj la asembleo.
3-a Ĉapitro
La Organoj de la Asocio
1-a Sekcio
La Ĝenerala Asembleo
Artikolo 10-a. Pri la organoj de la Asocio.
La organoj de la asocio VENTO estas jenaj:
- La ĝenerala asembleo.
- La Estraro.
Artikolo 11-a. Pri la Ĝenerala Asembleo.
La ĝenerala asembleo estas la plej supera organo de la asocio kaj al ĝi apartenas ĉiuj membroj.
La ĝenerala asembleo aprobos siajn decidojn laŭ demokrata principo, tio estas, post la atingo de la plimulto de voĉoj okaze de voĉdonado. La decidoj de la ĝenerala asembleo devos esti akceptataj kaj plenumataj de ĉiuj membroj. La ĝeneralaj asembleoj, kiuj povos esti ordinaraj aŭ eksterordinaraj, devos okazi almenaŭ unu fojon en la jaro. La ĝeneralaj asembleoj povos okazi ĉe specifa loko aŭ pere de interreto. Ĉiuj membroj rajtas koni almenaŭ 48 horoj antaŭ la okazigo la horon kaj pritraktotajn temojn.
Artikolo 12-a Pri la kapablo kunvoki asembleon.
La Prezidanto, laŭ propra iniciativo, laŭ akordo de la estraro aŭ se la 15% el la membraro tion petas, kunvokos la ĝeneralan asembleon. Se temas pri akordo de la estraro aŭ de peto de la membraro, la kunvoko devos okazi ne plu ol 15 naturaj tagoj post la akordo aŭ oficiala prezento de la peto.
Se la kunvoko okazas post peto de la membraro, ene de tiu peto devos aperi la proponitan tagordon kaj al ĝi devos akompani la necesaj dokumentoj cele la diskuton kaj eblan aprobon de la proponoj. La peto devos esti prezentita ĉe la sekretariejo.
Artikolo 13-a Pri la Ordinara Ĝenerala Asembleo.
Okaze de ordinaraj ĝeneralaj asembleoj la pritraktataj temoj estos jenaj:
- Legado kaj eblaj aprobo aŭ rifuzo de la akto de la antaŭa asembleo, ĉu ordinara ĉu eksterordinara.
- Ebla aprobo de la agad-plano.
Artikolo 14-a Pri la Eksterordinara Ĝenerala Asembleo.
Okaze de eksterordinara ĝenerala asembleo, la pritraktataj temoj estos jenaj:
- Modifo de la statuto.
- Riproĉo kontraŭ kelka membro de la estraro.
- Ĉesigo de membro.
- Malfondiĝo de la asocio.
Artikolo 15-a Pri la Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo.
La Prezidanto de la asocio prezidos la ĝeneralajn asembleojn, ĉu ordinaraj, ĉu eksterordinaraj. Li estos akompanata de la sekretario, kiu redaktos postan akton pri la decidoj de la asembleo.
Artikolo 16-a Pri la kvorumo.
La ĝeneralaj asembleoj estos validaj sendepende de la nombro da membroj partoprenantaj en ili.
Artikolo 17-a Pri la debatoj, aproboj kaj plenumo de la decidoj.
La decidoj de la ĝenerala asembleo estos validaj se la nombro de poraj voĉoj estas supera al ceteraj, ĉu kontraŭaj ĉu sindetenaj. La voĉdonado alvenos el la partoprenantoj en la ĝenerala asembleo, ankaŭ de tiuj reprezentitaj. Malgraŭ tio, estos nepra la atingo de almenaŭ 50% poraj voĉoj el la partoprenantoj se la decido temas pri la malfondiĝo de la asocio, modifo de statuto, aĉeto aŭ vendo de havaĵo apartenanta al la asocio aŭ pago de salajro al membroj de la estraro.
Artikolo 18-a Pri la reprezentado okaze de voĉdonado.
La reprezentado de kiu ajn membro okaze de voĉdonado dum la ĝenerala asembleo estos valida nur por tiu konkreta asembleo. Ne estos valida porĉiama reprezentado. Sur la dokumento subskribota de la reprezentoto kaj reprezentonto devos aperi iliajn nomojn. Neniu membro rajtas reprezenti pli ol 5 membrojn okaze de ĝenerala asembleo.
2-a Sekcio
La Estraro
Artikolo 19-a Pri la membroj kaj daŭro de la ofico ĉe la estraro.
La estraro estas la organo kiu reprezentas kaj administras la asocion, sen ignori la povojn de la ĝenerala asembleo. Nur plenaĝaj membroj de la asocio rajtas aparteni al la estraro. La postenoj ekzistantaj ene de la estraro estas: Prezidanto, Vicprecidanto kaj Sekretario. La daŭro de ĉiu ofico estas du jaroj.
Artikolo 20-a Pri la elekto kaj anstataŭigo de la postenoj ĉe la Estraro.
Por aparteni al la estraro estos necese esti membro de VENTO kaj plenaĝulo. Ene de la ĝenerala asembleo la membroj elektos tiujn, kiuj apartenos al la estraro. Ĉiuj kandidatoj prezentos sian pretecon aparteni al la estraro almenaŭ 24 horoj antaŭ la okazigo de la asembleo. Se post la elekto de la estraro okazas vakanteco, la estraro povos anstataŭigi, provizore, tiun postenon antaŭ la oficiala nomumo fare de okazunta ĝenerala asembleo.
Artikolo 21-a Pri la ĉesigo de membro(j) de la Estraro.
Membroj de la estraro ĉesos en sia posteno pro la jenaj kialoj:
- Li aŭ ŝi forpasas.
- Pro ne-kapableco leĝe aprobita ĉe la ŝtato kie li aŭ ŝi estas civitano.
- Pro juĝo.
- Pro la fino de la daŭro de la ofico.
- Pro la ĉeso kiel membro de la asocio.
Se necese, nonumoj kaj ĉesigoj de la membroj de la estraro estos sciigitaj al la oficialaj instancoj.
Artikolo 22-a Pri la Prezidanteco.
La Prezidanto
- Reprezentas la asocion antaŭ ĉiuj aŭtoritatuloj kaj oficialaj instancoj.
- Kunvokas la renkontiĝojn de la estraro kaj la ĝeneralajn asembleojn.
- Efektivigas la decidojn de la estraro kaj de la ĝenerala asembleo, cele al tio li/ŝi povos subskribi ĉiujn akordojn, kontraktojn aŭ dokumentojn necesajn.
- Plenumi kaj plenumigi la decidojn de la estraro kaj de la ĝenerala asembleo.
- Aprobi elspezojn kaj pagojn de la asocio.
- Havi la decidan voĉon, se propono atingas sam-nombrajn porajn kaj kontraŭajn voĉojn.
- Subskribi aktojn kaj atestilojn rilataj al la akordoj de la estraro aŭ de la ĝenerala asembleo.
Artikolo 23-a Pri la Vic-prezidanteco.
La funkcioj de la vic-prezidanto estas:
- Agadi kiel prezidanto kiam ĉi tiu posteno vakas pro ne-ĉeesto aŭ malsano. La vic-prezidanto ankaŭ povos reprezenti la asocion okaze de konkretaj aferoj se tiel decidata de la estraro aŭ de la ĝenerala asembleo.
- Ricevi, kolekti kaj gardi monon ricevita por la asocio kaj investi tiujn fondusojn laŭ la decidoj de la estraro.
- Efektivigi pagojn kun la aprobo de la prezidanto.
- Subskribi ĉiujn dokumentojn pri elspezoj kaj enspezoj kun la aprobo de la prezidanto.
- Aranĝi la libro-tenadon de la asocio kaj la plenumo de la fiskaj devoj de la organizo.
- Kiuj ajn aliaj funkcioj rilataj al la vic-prezidanteco.
Artikolo 24-a Pri la Sekretariejo.
Al la Sekretario apartenas:
- Ĉeesti la kunsidojn de la estraro kaj de la ĝenerala asembleo, redakti kaj pravigi ties aktojn.
- Laŭ la ordono de la Prezidanto kunvoki la kunsidojn de la estraro kaj la ĝeneralan asembleon, ankaŭ la sendado de kunvokiloj al ĉiuj membroj.
- Informi tuj al la Prezidanto pri la petoj de la membroj de la asocio rilate kunvokon de la ĝenerala asembleo, laŭ ĉi tiu statuto.
- Ricevi informojn de estraranoj kaj membroj de la asocio rilataj al atestoj, inform-petoj, komunikoj kaj kiu ajn dokumento kiun li/ŝi devas koni.
- Aranĝi la bezonatan dokumentaron por la pristudado de debatotaj aferoj.
- Liveri atestilojn pri la aprobitaj decidoj kaj pri kiu ajn temo, kun la aprobo de la Prezidanto, ankaŭ redakti informojn se necese.
- Gardi kaj respondeciĝi pri la arĥivo, dokumentaro kaj administraciaj libroj de la asocio, escepte de la konto-libroj.
- Kiuj ajn aliaj funkcioj rilataj al sekretariejo.
Okaze de ne-ĉeesto aŭ malsano de la sekretario, kaj pro pravigeblaj motivoj, la sekretario estos anstataŭigata de la vic-prezidanto.
Artikolo 25-a Pri la kunvokoj kaj kunsidoj.
- Estos necesa la ĉeesto de almenaŭ la duono el la membroj de la estraro, kaj ĉiam ĉeestantaj la prezidanto kaj la sekretario, aŭ iliaj anstataŭigantoj, por konsideri tute valida la kunsidon de la estraro.
- La estraro renkontiĝos almenaŭ unu foje ĉiu tri monatoj aŭ kiam tio estos necesa por la taŭga disvolviĝo de la asocio, post kunvoko realigita de la prezidanto, laŭ propra iniciativo aŭ de kiu ajn alia membro de la estraro.
- La kunvokilo, sciiganta pri tagordo, loko, dato kaj horo, estos sendata almenaŭ 48 horoj antaŭ la okazigo.
- La debatoj okazos tiel same, kiel tio estas difinita sur la artikolo 16-a por la ĝenerala asembleo. La decidoj estos aprobitaj per plimulto el poraj voĉoj, la Prezidanto havas la decidan voĉon, se propono atingas sam-nombrajn porajn kaj kontraŭajn voĉojn.
- Oni ne povos aprobi aferon ne-aperanta ene de la tagordo, escepte kiam ĉeestantaj ĉiuj membroj de la estraro, tio estas decidita unuanime.
- Same, estos valida kunsido de la estraro ne-antaŭe kunvokita, kiam ĉeestantaj ĉiuj membroj de la estraro, tiel estas decidita unuanime, kaj laŭ tio indikita sur la antaŭa paragrafo. Tiu kunsido ricevos la nomon ĝenerala kunsido de la estraro.
- La kunsidojn de la estraro povos ĉeesti ankaŭ asesoroj kaj konsilantoj, invititaj de la prezidanto. Por la plibonigo de la kunsido ili rajtas paroli sed ne voĉdoni dum la kunsidoj.
- La decidoj aprobitaj okaze de kunsido de la estraro efektiviĝos same tiel, kiel tiuj aprobitaj de la ĝenerala asembleo laŭ la artikolo 17-a.
Artikolo 26-a Pri la respondecoj.
Al la estraro apartenas:
- Prepari la agad-planon.
- Havigi ĝeneralajn aŭ specialajn rajtojn.
- Organizi kaj disvolvigi agadojn aprobitajn de la ĝenerala asembleo.
- Aprobi la buĝeton kiu poste devos esti aprobita definitive de la ĝenerala asembleo.
- Ellabori jaran raporton por informi al la ĝenerala asembleo.
- Aprobi la konto-staton, ellaborita de la sekretario, kiu poste devos esti sendata, por aprobo, al la ĝenerala asembleo.
- Starigi labor-komitatojn, por la disvolviĝo de aferoj kaj agadoj aprobitaj, kaj ĝenerale pri aliaj aferoj rilataj al la celoj de la asocio. Tiuj komitatoj laboros laŭ decidite okaze de la unua kunsido.
Artikolo 27-a Pri la senpaga karaktero de la oficoj.
La estraranoj ricevos neniun salajron de la asocio, kvankam oni povos pagi al ili elspezojn kaŭzitajn dum la plenumo de iliaj postenoj, se tiuj elspezoj estas bonorde pravigitaj.
3-a Sekcio
Komunaj Aferoj por la Organoj de la Asocio
Artikolo 28-a Pri la aktoj.
- Okaze de ĉiu ĝenerala asembleo aŭ de kunsido de la estraro oni redaktos akton fare de la Sekretario, kiu informos pri la necesa kvorumo por konsideri valida la kunsidon, (se temas pri kunsido de la estraro oni informos pri la nomo de la ĉeestantoj), la tagordon, kiam kaj kie okazas la kunsido, la ĉefaj debatoj kaj ankaŭ la proponoj aprobitaj.
- Sur la akto ankaŭ aperos, se tion petas tiuj membroj, la kontraŭa kaj la sindetenaj voĉoj kune kun la kialoj de tiuj voĉoj.
- La aktoj estos aprobitaj dum la kunsido aŭ komence de la sekvanta kunsido. Malgraŭ tio la sekretario povos liveri atestilojn pri specifaj aprobitaj aferoj, kvankam ankaŭ ili devos aperi sur la akto. Sur la atestilo sciigantaj pri tiuj aferoj, elsenditaj antaŭ la aprobo de la akto, oni informos pri ĉi tiu afero.
- La aktojn subskribos la sekretario kun la vizo de la prezidanto.
Artikolo 29-a Pri la refuto de akordoj.
La membroj de la asocio rajtas refuti agadojn kaj akordojn de la asocio, se tiuj estas konsiderataj kontraŭaj al la statuto, dum 40 tagoj post la aprobo de tiuj aferoj. La refuto petos la ĝustigon aŭ la nuligon de la afero kaj ties preventa interrompo, aŭ ambaŭ aferoj laŭ disponas la hispana leĝaro.
4-a Ĉapitro
Administracia kaj financa dokumentaro, komencanta mon-havo kaj ekonomiaj rimedoj.
Artikolo 30-a Libro-tenado de la asocio.
La asocio devos havi jenajn dokumentarojn:
- Libron por registri ĉiujn membrojn, kiu devos esti ĝisdatigita.
- Konto-libron kiu ebligos koni fidele la mon-havon de la asocio, kaj ankaŭ la rezulton kaj financan staton de la organizo, kaj ankaŭ la realigitajn aferojn. La konto-registrado realiĝos konforme al la leĝaro.
- Inventaron kie aperos la havaĵoj de la asocio.
- Libron por registri ĉiujn aktojn de la administraciantaj organoj de la asocio.
Artikolo 31-a Komencanta Mon-havo.
La komencanta mon-havo de la asocio estas 250 eŭroj.
Artikolo 32-a Financoj.
La asocio, cele la realigon de siaj agadoj, havos jenajn ekonomiajn rimedojn:
- Rentabilitaton de la mon-havo de la asocio.
- Kotizojn pagitajn de la membroj, ĉu ordinaraj, ĉu eksterordinaraj.
- Mon-donacojn aŭ stipendiojn havigitajn de homoj aŭ organizoj, ĉu privataj, ĉu oficialaj.
- Donacojn, heredaĵojn kaj legacojn, akceptitaj de la estraro.
- Enspezojn atingitaj dank’al la agadoj de la asocio.
Artikolo 33-a Financa Jaro kaj Buĝeto.
- La financa jaro koincidas kun la natura jaro, do ĝi komenciĝos la 1-a de januaro kaj finiĝos la 31-a de decembro en ĉiu jaro.
- La estraro preparos jaran buĝeton kiu devos esti aprobita de la ĝenerala asembleo.
- La konto-stato de la asocio estos aprobita ĉiujare de la ĝenerala asembleo.
5-a Ĉapitro
Malfondiĝo kaj Havigo de la Havaĵoj de la Asocio.
Artikolo 34-a Kaŭzoj pri malfondiĝo.
La asocio malfondiĝo pro la jenaj kaŭzoj:
- Laŭ akordo aprobita de 2/3 plimulto de eksterordinara ĝenerala asembleo.
- Pro juĝo.
- Pro tiuj kaŭzoj aperantaj sur la hispana civila kodo.
Artikolo 35-a Havigo de la havaĵo de la asocio.
Okaze de la malfondiĝo de la asocio oni malfermos likvidan tempon, ĝis la fino de tiu tempo la asocio ekzistos el la jura vidpunkto.
Se la Veksilologia Esperantista Organizo VENTO malfondiĝas, la eksterordinara ĝenerala asembleo post aprobi tiun malfondiĝon, nonumos komitaton kun 3 membroj, ĉiuj apartenantaj al la estraro. Post la leĝa proceduro ĉe la hispana administracio, tiu komitato pagos la ŝuldojn kaj la posta aktivo estos donata al Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, kiu dediĉos tiun monon al similaj celoj ol tiuj de la Veksilologia Esperantista Organizo VENTO.