Welcome

Say hello to the toggle bar. This is an optional section you can use to display any content you'd like. Simply select a page from the theme panel and the content of the page will display here. You can even use the drag and drop builder to create this! This is a perfect place for your company mission statement, alerts, notices or anything else.

Get In Touch

Email: support@total.com
Phone: 1-800-Total-Theme
Address: Las Vegas, Nevada

Our Location

arunda-kongreso-2014-retpagxo2

El Andaluzio, mondo sen landlimoj

GEOGRAFIO

Andaluzio estas unuiĝ-punkto inter du kontinentoj: Afriko kaj Eŭropo, kaj kuniĝ-punkto inter la Atlantika Oceano kaj la Mediteranea Maro. Kun siaj 87.286 kvadrataj kilometroj Andaluzio estas la dua aŭtonoma komunumo pli granda en Hispanio.

Andaluzio el satelita vidpunkto

En la orografio de Andaluzio ni devas elstari la valon de la rivero Gvadalkiviro kaj la montarojn de Sierra Morena, norde de Andaluzio, kaj la Betika Montaro, suden.  La rivero Gvadalkiviro kreis fruktodonan valon kiu ricevas la nomon de la rivero mem.  Ĉi tiu rivero, kaj ĝia alfluanto la rivero Ĝenilo, estas la fundamenta akso en la geografio de Andaluzio. Ekde ĝia naskiĝo la “Granda Rivero”, jen la traduko el la araba de la nomo “Gvadalkiviro”, en la Siero Kazorlo, ĝis la fino en la Parko Donjano, la rivero Gvadalkiviro estas vivo-fonto en la tero kiun ĝi trapasas.

La 50% el la andaluza teritorio estas montara, la triono de la teritorio plialtiĝas ol 600 metroj kaj eĉ 46 montoj superas 1.000 metrojn alte.  La plej altaj montoj estas tiu de la Penibetika Montaro: Mulhacen kaj Veleta en Sierra Nevada.  Se oni parolas pri komunik-linioj, rilate la fervojon la stela trajno estas la AVE (Hispana Granda Rapideco), kiu estas kapabla komuniki Madridon kun Sevilo en apenaŭ du horoj kaj duono; kaj Madrido kun Malago en la sama tempo.

Rilate la aŭtovojojn en Andaluzio ekzistas pli ol 24.000 kilometroj por aŭtomobiloj.  Se oni parolas pri aer-komunikoj en Andaluzio ekzistas diversaj flughavenoj, du el ili estas internaciaj, tiuj de Malago kaj de Sevilo, kiuj komunikas Andaluzion kun la æefaj hispanaj urboj kaj kun aliaj de Eŭropo kaj de la cetera mondo.

La strategia loko kiun okupas Andaluzio en la Atlantika Oceano kaj en la Mediteranea Maro signifas, ke ĝi posedas ankaŭ gravajn mar-havenojn.  La plej grava inter ili oni troviĝas en Alheciro.  Aliaj havenoj en Onubo, Kadizo, Malago kaj Almerio estas bazoj por maraj transport-linioj kaj por fiŝkapt-ŝipoj.

NATURO

Andaluzio estas unu el la plej varmaj regionoj en la tuta Eŭropo.  La klimato esas tipe mediteranea, tio signifas sekajn kaj varmajn somerojn kaj poste vintrojn kun mildaj temperaturoj kaj ne-regula pluvado.  Unu el la plej famaj karakterizaĵoj de la andaluza klimato estas la lumo, tio ŝuldiĝas al la granda nombro da sunaj horoj kio helpas sendube al la andaluzoj esti gajaj kaj akceptemaj.  La andaluzoj kaj niaj vizitantoj ĝuas grandan ekologian riĉecon.  La plej altaj pintoj en la Ibera Duoninsulo troviĝas en Sierra Nevada,apud Granado kaj ankaŭ apud ĝi estas eble vidi kaj ĝui ombrajn arbarojn, vulkanajn dezertojn kaj longegajn marbordojn. 

Nacia Natura Parko Donjano

Andaluzio havas grandan reton de Naturaj Lokoj (pli ol 80) kaj tio supozas preskaŭ la 18% el la teritorio.  Do, Andaluzio troviĝas en la unua loko en la  defendo de la ekologia riĉeco en la tuta Hispanio. La plej grandan parton el tiuj naturaj lokoj okupas la Nacia Parko de Donjano, proklamita de UNESKO “Rezervejo de la Biosfero”.  Aliaj 22 naturaj parkoj troviĝas en montaraj, arbaraj kaj marbordaj areoj.  Ĉe la Naturaj Parkoj de Grazalemo, Sierra de las Nieveskaj Sierra Bermeja estas eble vidi arbarojn de abioj, temas pri la solaj arbaroj en la tuta mondo kie troviĝas ĉi tiu antikvega arbo. 

Aliaj lokoj deklaritaj kiel “Naturaj Rezervejoj” (entute 28) estas humidaj lokoj, malpligrandaj ol la parkoj, sed tre gravaj pro la floraro kaj bestaro en ĝi loĝantaj, ĉefe se oni parolas pri birdoj.  La malplej grandaj naturaj protektataj lokoj estas la “Naturaj Areoj” (entute 31) ekz. la Torcal en Antekero aŭ la dezerto enTabernas (Almerio), la sola dezerto en la eŭropa kontinento.

Do, el la marbordo en Almerio, la Tropika Marbordo en Granado, la Suna Marbordo en Malago ĝis la Luma Marbordo en Kadizo kaj Onubo, estas eble ĝui la kvaliton kaj varmecon de la akvoj kaj la suno, kaj tio helpas la elekton de Andaluzio kiel unu el la preferajn vizitindajn lokojn por la turistoj de la tuta mondo.

ARTO KAJ KULTURO

La granda kultura heredaĵo de Andaluzio estas rezulto de ĝia miljara historio . La Alhambro en Granado, la Moskeo en Kordovo aŭ la Giraldo kaj la antikva kvartalo en Sevilo estas monumentoj de la tuta homaro, sed en preskaŭ ĉiuj vilaĝoj kaj urboj de Andaluzio estas reprezentataj la plej bonaj momentoj de la arta vivo de Andaluzio tra ĝia historio.

La Moskeo en Kordovo

 

La Alhambro en Granado

 

La Hiraldo en Sevilo

La brilaj arkitekturoj islama, renacenza kaj, ĉefe, baroka reprezentataj en konstruaĵoj, kasteloj, fortikaĵoj kaj monaĥejoj, starigitaj tra la andaluza geografio, pliriĉigas la grandan andaluzan heredan havaĵon.  Andaluzio estas la patrujo de Velazquez, Murillo kaj Picasso, inter aliaj, kaj ĝi disponas pri pentraĵoj, skulptaĵoj, juveloj, bildoj kaj arkeologaj restaĵoj en siaj katedraloj, muzeoj, preĝejoj, monaĥejoj kaj palacoj, kiuj utilas kiel gardantoj de nia arta riĉeco.  Eĉ en la plej dista kaj izolita vilaĝo estas eble trovi unuarangan preĝejon aŭ majstr-pentraĵon.  La diverseco de festoj en Andaluzio estas tiel granda kiel ĝia geografio, kaj la kalendaro estas kiel enciklopedio kie aperas rezumitaj la arto kaj la kutimoj de la andaluzaj vilaĝoj.

En ĉiuj festoj brilas la gastronomio.  Estas mondkonataj la vinoj de Andaluzio, ĉefe la ŝereo. La stufaĵoj, la fiŝoj, la ĉas-viando, la legomoj, la supoj, la porkaĵoj kaj la dolĉaĵoj formas la esencon de la andaluza gastronomio, heredanto de la al-andalusa kulturo.

TURISMO

Amuziĝi en Andaluzio, lerni, sporti, plene ĝoji la Naturon, ripozi aŭ agrable pasigi la tempon ĉe trankvila etoso estas je la atingo de ĉiuj vizitantoj de Andaluzio.  Ekzistas novaj manieroj turismi, ekz. promenadi tra la kamparo, tendumi aŭ atente observadi la bestojn kiuj kreskigas la ruran turismon en nia lando.  La reto de termo-banejoj kaj klinikoj estas bona ekskuzo por prizorgi la sanon.

Se oni parolas pri sportoj oni devas memori, ke Sierra Nevada en Granado estis la sidejo de la Internacia Ĉampionado de Skio en la jaro 1996, ke la Suna Marbordo en Malago disponas pri la plej granda kvanto da golfo-terenoj en Eŭropo, kaj ankaŭ, ke ekzistas granda kvanto da teniso-ludejoj bone ekipitaj.

Oni povas ankaŭ praktiki la ĉasadon kaj la fiŝkaptadon tra la tuta andaluza geografio.  Tiuj kiuj amas la ĉevalojn trovos en Andaluzio sian paradizon, ĉar æi tie estas   eble   rajd-lerni   aŭ   simple rajd-promenadi tra la kamparo.  Krom ĉi ĉio oni ne devas forgesi tiujn novajn risk-sportojn kaj agadojn, kiel la grimpadon la aer-sportojn aŭ la speleologion.  Ni eĉ disponas en Jerezo pri internacia aŭtodromo kie eblas vidi internaciajn ĉampionadojn de motorcikloj.

La tradicia turisma substrukturo de la marbordo ebligas praktiki akv-sportojn kiel la akvo-skiadon, la velŝip-navigacion kaj la subakvan esploradon.

Tarifo en la Kadiza provinco, la paradizo de la vel-tabulado

Motorciklo-dromo en Jerezo (Kadizo)

FLAMENKO

La vorto “flamenko” difinas, ene de la andaluza kulturo kaj ankaŭ ĉe tiu  hispana, unu el la plej originalaj folkloraj manifestadoj, kaj samtempe ĝi esprimas, ere de la tekstoj de la kantaĵoj, profundan koncepton de la mondo kaj de la vivo mem.  Ĉiuj aŭtoroj studantaj ĝin elstarigas la obskurecon sur kiu situiĝas ĉi kulturo, temas pri mistero, eble jen l’o jondo (profunda) kiu envolvas ĝian naskiĝon kaj unuajn paŝojn.  Kiel asertis Rafael Alberti flamenko estas kanto terure andaluza, de ne-klaraj originoj.

Kvankam delonge oni konsideris, ke la flamenka arto devenis el la cigana popolo, tio ne estas tute certa.  Sendube la cigana popolo multe kontribuis al la bazo de ĉi tiu arto, tamen nur la kultura miksaĵo okazanta en Andaluzio inter kristanoj, judoj, islamoj kaj ciganoj favorigis la aperon de ĉi tiu arta ĝenro.

La kantado, la gitar-ludado kaj la dancado estas la ĉefaj esprimiloj de la flamenko.  Sendube la gitaro estas la ĉefa muzika instrumento en ĉi tiu arto, tamen oni ne povas forgesi aliajn, ĉefe tiuj perkutaj kiel la perkuta skatolo aŭ la kastanejtoj.  La dancado estas vive esprimo-plena, ĉiu parto de la korpo devas moviĝi kunordige: tiel la piedoj, la kruriloj, la koksoj, la brakoj, la manoj kaj eĉ la fingroj.  Krom la teknika kapablo de la dancisto ankaŭ  la  “animo” estas ege grava, oni ne devas forgesi, ke temas pri riĉa kaj ne-facila arto.  Oni kalkulas, ke ezkistas pli ol 50 stiloj, nomitaj palos: la plej konataj: soleares, seguiriyas, tonas, tangos, fandangos, alboreas, sevillanas, mineras…..  Vidi flamenkan spektaklon estas juvelo por ĉiuj sensoj.  Tiel, en novembro de la jaro 2010 UNESKO deklaris la flamenkon kiel Ne-materian havaĵon de la  Homaro.

Ĉu eblas flamenka kantado en esperanto? Sendube jes, vidu jenan videon:

http://www.youtube.com/watch?v=s5fZH5ylnh4

NIAJ SIMBOLOJ

Kiel ĉiu lando Andaluzio havas siajn proprajn simboloj, temas pri la standardo, la blazono kaj la himno.